== LibDWG 0.5

LibDWG estas biblioteko de programeroj, kiu faciligas legadon de DWG-aj dosieroj. DWG estas tre populara dosierformo uzata en teknika fasonado (CAD), kiu tamen prezentas malfacilaĵojn por esti malferme kaj libere aplikata.

DWG estas dosier-formo kreita, posedita kaj disvolvigita de la privata entrepreno "AutoCAD", kiu neniam publikigis (nek publikigos ŝajne) iun ajn specifon pri ĝi. Tamen, la societo "Open Alliance" klopodadas deĉifri tiun formon, disponigante specifon nomatan "OpenDWG". Por pli da informoj, aliru ilian anglan retpaĝon:

http://opendwg.org

=== Aplikado

La biblioteko estas organizita laŭ tre simpla skemo. Ĝi ebligas ŝargi je la dvg-dosiero kaj plenigi internan datenar-strukturon kun la diversaj variabloj kaj objektoj difinitaj tie. La datenar-strukturo estas laŭ la specifo de "OpenDWG". Ni nomigas ĝin "dvg-strukturon". La biblioteko ankaŭ ebligos registri dvg-dosieron el difino de iu dvg-strukturo.

Por legi dwg-dosierojn, la programisto uzanta LibDWG-on bezonas koni bone la aranĝon de tiu dwg-strukturo, kiu estas difinita en la kap-dosiero "dwg.h". Tiu dosiero deklaras diversajn funkciojn por manipuli la dwg-strukturon. Ĝi prezentas ankaŭ unu kernan funkcion por legi la dwg-strukturon el dwg-dosiero.

Legu rekte la inkluziv-dosieron <dwg.h>, kaj la ekzemplojn, por scii kiel uzi la bibliotekon.

==== Legi dosieron

(int) dvw_read_file (char * filename, Dwg_Struct * dwg);

Ĉi tie oni informas al la funkcio la nomon de ekzistanta dwg-dosiero por esti legota kaj liveras al ĝi la adreson de jam ekzistanta, tamen malplena, dwg-strukturo por enteni dwg-datenaron.

La funkcio redonas entjeran valoron nula okaze de sukceso, male ĝi redonas -1.

